Mi spektis filmanoncon pri Odiseado, de Christopher Nolan, kaj mi estis tre surprizita ĉar en la komentejo mi trovis multege da akra malamo de homoj, kiuj ankoraŭ eĉ ne spektis la plenan filmon. La plej ofta kritiko estis, ke ĝi estas "woke" kaj kio pri la blankuloj? Mi komprenis nenion ĉar mi vidis nur blankulojn, ĝis mi rimarkis ununuran nigrulon: Lupita Nyong'o rolas kiel Helena de Trojo. Ili koleregas ĉar oni elektis belegan virinon por roli kiel belega virino🤦
2