Damus
/dev/urandom profile picture
/dev/urandom
@/dev/urandom
mi scivolas, ke kiel grupo esperantistoj havas iomete alian preferon por tiparoj pro la gramatiko de ties lingvo

ekzemple, en la nederlanda, la duliteraĵo "ij" estas oficiale traktita kiel unuopa litero, kaj multaj logotipoj (ekz. tiu de "rijksmuseum") kunigas la literojn "i" kaj "j".

en esperanto, "oj" kaj "aj" estas tre oftaj finaĵoj de vortoj. pro tio, ĉu esperantistoj pli ofte preferas tiparojn, en kiuj la literoj "J" kaj "j" etendiĝas sub la linibazo kaj havas agordojn de kunŝovado, por malpliigi la distancon post "Aa" aŭ "Oo"?

#esperanto