Damus
Terpomo Dek Unu · 26w
La esprimo "falsa religio" estas pleonasmo.
aŭtunido profile picture
@nprofile1q... Nu, ekzistas tiaĵoj kiel scienceca panteismo aŭ simbola paganismo, kiuj asertas nenion supernaturan, kaj ne estas tuj montreble falsaj. Disputindas, tamen, kiugrade ili vere estas religioj. 😃

Mi mem povas nomi min ateisto aŭ panteisto laŭplace, depende ĉu mi pli emas kontraŭi la oficialan eklezion aŭ ĉi tiun sintenon, ke ateismo estas sterila, enuiga kaj admiranta nenion en la mondo. 😂
1
Terpomo Dek Unu · 9w
nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqy4zuw7lu54hk9vru8zmz2tn9jupzp99s3h3864ssja8rzvnwlezq4v3jwd Nu, se vi volas esprimi kredon je "dio" pure filozofia nenio malhelpas sed estu preta esti miskomprenata, ĉar la plej multaj, kiuj uzas tiun vorton parolas pri io supernatura.