Damus

Recent Notes

aŭtunido · 8w
nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqmv8ykaxq58a0shwh5eddvu93dwtvlx7akzcgkstpvdk9wk77mtlshe493g nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqh2a7gtpl2wda5hx280rtgszd7yw4lvp...
aŭtunido profile picture
@nprofile1q... @nprofile1q... Eĉ se eblus krei tiujn grandajn modelojn tute etike (kaj mi ne kredas ke tio eblas en nia socio, ĉar, jen, nun ili estas kreitaj rompante ĉiun normon, homan kaj dian, kaj eĉ tiel neniu el ili donas profiton; do el kie venus la mono por honesta pago al aŭtoroj kaj laboristoj?), simple ne estas bona tempo por elspezi tiom da fortoj kontraŭ ... kio? Ĉu la eblo krei fiktunon da aĉaj bildoj, teksto kaj kodo? La resursoj ne senfinas kaj ni havas pli urĝajn problemojn por pritrakti.
1
Sorĉist'! (Ed H) :flago: · 8w
nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqy4zuw7lu54hk9vru8zmz2tn9jupzp99s3h3864ssja8rzvnwlezq4v3jwd nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqh2a7gtpl2wda5hx280rtgszd7yw4lvpjkpuw0v4c3xkgf3gwzcls0axv5v certe, kiam mi priparolas malamon de AI-ajhoj, mi chefe celas GLMojn, ne...
Sorĉist'! (Ed H) :flago: · 8w
nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqy4zuw7lu54hk9vru8zmz2tn9jupzp99s3h3864ssja8rzvnwlezq4v3jwd nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqh2a7gtpl2wda5hx280rtgszd7yw4lvp...
aŭtunido profile picture
@nprofile1q... @nprofile1q... Nu, ĝenerale mi havas nenion kontraŭ la aro de tiel nomataj “AI-teĥnologioj”, kvankam la nomo “AI” ĉiam estis iom trompeca, kaj ekde la komenco estis emo en la kampo promesi pli ol la programaro kapablis fari por ricevi monon de militaro ktp.

La nuna ondo estas aparte freneza, tamen. GLMoj estas amuza ludilo, sed mi fiaskas vidi, kio pri iliaj kapabloj pravigus la enorman koston eĉ iomete. Kaj tio antaŭ ke ni komencos paroli pri tio, kiu provos altrudi ilin, kiel, kaj kiucele.
1
aŭtunido · 8w
nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqmv8ykaxq58a0shwh5eddvu93dwtvlx7akzcgkstpvdk9wk77mtlshe493g nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqh2a7gtpl2wda5hx280rtgszd7yw4lvpjkpuw0v4c3xkgf3gwzcls0axv5v Eĉ se eblus krei tiujn grandajn modelojn tute etike (kaj mi ne kredas k...
Sorĉist'! (Ed H) :flago: · 8w
nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqy4zuw7lu54hk9vru8zmz2tn9jupzp99s3h3864ssja8rzvnwlezq4v3jwd nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqh2a7gtpl2wda5hx280rtgszd7yw4lvpjkpuw0v4c3xkgf3gwzcls0axv5v konsentite. Malamo de AI estas nur speco de homaraneco, kaj estas signo...
Vanege :flago: · 8w
Mi ne ŝatas AI-bildojn sed afero kiu estas eĉ pli danĝera por Esperantujo estas la normaligo de malafableco kaj malrespekto. Antaŭ 10 jaroj, estis multege pli da respekto en la interreto (kaj en ...
aŭtunido profile picture
@nprofile1q... Nu, mi estas interrete ekde la 90-aj, kaj inter la unuaĵoj, kiujn mi aŭdis, estis “Jen interreto, bebo, ĉi tie oni povas ja sendi vin kacen”.

Sed mi ja konsentas, ke la “kulturo” de lokoj kiel 4chan estas nun dominanta ĉie, kaj ne nur rete. “Vi estas kun ni aŭ vi estas malamiko de homaro” estas ĉio, kion mi renkontas lastatempe.
Neil · 8w
nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqy4zuw7lu54hk9vru8zmz2tn9jupzp99s3h3864ssja8rzvnwlezq4v3jwd Dankon pro la sciigo. Mi ja agordis memorigon por restartigi la servilon sed mi estis en tendumejo dum la semajnfino kaj ni povis fari ĝin. Nun ĝi devus funkcii 😊
Terpomo Dek Unu · 9w
nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqy4zuw7lu54hk9vru8zmz2tn9jupzp99s3h3864ssja8rzvnwlezq4v3jwd Nu, se vi volas esprimi kredon je "dio" pure filozofia nenio malhelpas sed estu preta ...
aŭtunido profile picture
@nprofile1q... Nu, la plej multaj nuntempe ne havas klaran ideon pri kio specife supernatura ili parolas. Aliflanke, kiam troviĝas du da tiuj, kiuj la klaran ideon havas, kaj ili komencas sian klaran ideon esprimi, tio nomiĝas skizmo. 😉
Persi Vaglum' :flago: · 9w
nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqy4zuw7lu54hk9vru8zmz2tn9jupzp99s3h3864ssja8rzvnwlezq4v3jwd nostr:nprofile1qy2hwumn8ghj7un9d3shjtnyd968gmewwp6kyqpqmv8ykaxq58a0shwh5eddvu93dwtvlx7akzcgkstpvdk9wk77mtlshe493g ne ĉiu povas fabelaaaantiii kiel Sorchiiiiiist 🕺
aŭtunido profile picture
Mi sonĝis ke mi devas transloĝiĝi dum mia fina jaro en lernejo kaj do mi devos pasi finajn ekzamenojn ie, kie neniu konas min.

Mi supozas, ke la mitoj pri postmorta sufero estiĝis ĵuste pro tia sperto: oni jam delonge mortis sed en sia eterna sonĝo oni daŭre maltrankvilas pri ekzamenoj.
Persi Vaglum' :flago: · 11w
Mi spektis filmanoncon pri Odiseado, de Christopher Nolan, kaj mi estis tre surprizita ĉar en la komentejo mi trovis multege da akra malamo de homoj, kiuj ankoraŭ eĉ ne spektis la plenan filmon. La...
aŭtunido profile picture
@nprofile1q... Laŭ reagoj kiujn mi vidis, ĝi ŝajnas populara filmo, kiu plaĉas ankaŭ al relative konservema spektantaro. La plendoj venas ĉefe de tiuj interretaj loĝantoj, kiuj trovas ĝuon en nenio krom plendado 😂

Mi tute ne komprenas kial ies haŭtkoloro devas gravi en mita rakonto. Kaj se ĝi estus historia kaj ne mita, estas Holivudo, kaj kiujn historiajn detalojn holivudaj filmoj kutimas montri ĝuste? 😂