@nprofile1q... @nprofile1q... Nu, ĝenerale mi havas nenion kontraŭ la aro de tiel nomataj “AI-teĥnologioj”, kvankam la nomo “AI” ĉiam estis iom trompeca, kaj ekde la komenco estis emo en la kampo promesi pli ol la programaro kapablis fari por ricevi monon de militaro ktp.
La nuna ondo estas aparte freneza, tamen. GLMoj estas amuza ludilo, sed mi fiaskas vidi, kio pri iliaj kapabloj pravigus la enorman koston eĉ iomete. Kaj tio antaŭ ke ni komencos paroli pri tio, kiu provos altrudi ilin, kiel, kaj kiucele.