@nprofile1q... @nprofile1q... Eĉ se eblus krei tiujn grandajn modelojn tute etike (kaj mi ne kredas ke tio eblas en nia socio, ĉar, jen, nun ili estas kreitaj rompante ĉiun normon, homan kaj dian, kaj eĉ tiel neniu el ili donas profiton; do el kie venus la mono por honesta pago al aŭtoroj kaj laboristoj?), simple ne estas bona tempo por elspezi tiom da fortoj kontraŭ ... kio? Ĉu la eblo krei fiktunon da aĉaj bildoj, teksto kaj kodo? La resursoj ne senfinas kaj ni havas pli urĝajn problemojn por pritrakti.